|
Bonvenon ĉe la Lingvofestivalo de Leuven (Loveno).
Ĉi tiu Lingvofestivalo direktiĝas al ĉiuj kiuj speciale interesiĝas pri lingvoj.
Ĝi estas ĉiuduajara evento.
Iun sabaton posttagmeze, pluraj personoj prezentos (en la nederlanda) dum unu horo sian
lingvon. Vi povos elekti kvar prelegojn, la aliaj okazos samtempe.
Pri kelkaj lingvoj ni antaŭvidas pli aktivajn programerojn speciale por infanoj kaj junuloj.
Okazos tema ekspozicio en multaj malsamaj lingvoj kaj ankaŭ pri la prezentataj lingvoj
mem diversaj informoj estos montrataj.
Por la tria eldono de 2011, la temo estos folkloro.
Antaŭaj temoj estis: "Fabeloj en la UN-Jaro de la
Lingvoj" (2008), kaj "Paroli pri pasio - Paroli pri arto" (2009).
|